Rusiaj Interretaj Brigadoj

La Rusiaj interretaj brigadoj (ankaŭ nomitaj rusiaj troloj, rusiaj robotoj, Kremlorobotoj, aŭ Kremlaĵoj) estas ŝtatsubvenciitaj anonimaj interretaj politikaj komentistoj kaj troloj ligitaj al la Registaro de Rusio. Partoprenantoj raportas ke ili estas organizitaj en teamoj kaj grupoj de komentistoj kiuj partoprenas en rusiaj kaj internaciaj politikaj blogoj kaj interretaj forumoj uzante gantopupojn, sociajn robotojn kaj grandskalajn reĝisoritajn troladajn kaj misinformadajn kampanjojn por antaŭenigi por-Putin kaj por-rusian propagandon.. Artikoloj en la Ruslingva Vikipedio koncerne la MH17-kraŝon kaj la Rus-Ukrainan Militon estis celitaj fare de rusiaj interretaj propagandistoj. En junio de 2019 grupo da 12 redaktistoj enkondukantaj kunordigan porregistaran kaj kontraŭ-opozician biasaron estis blokita en la ruslingva Vikipedio. Dum la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio en 2022, Kremlo-troloj daŭre estis aktivaj en multaj sociaj platformoj kaj disvastigis misinformadon rilate al la militaj eventoj. Kremlo-troloj estas proksime ligitaj al la Interreta Esplora Agentejo, kompanio bazita en Sankt-Peterburgo, administrita de Evgenij Prigoĵin, kiu estis konata kiel proksimulo de Vladimir Putin, kaj gvidando de privata milita grupo "Vagner".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search